Note 67 — ĈAPITRO XVI.
Maria Ŝidlovskaja translation
Printempa pormortinta festo de l’ antaŭkristaneca epoko. La idolistoj kredis, ke la animoj de l’ mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por partopreni la festenon de l’ vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l’ mortintoj kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.