Note 44 — ĈAPITRO VIII.
Maria Ŝidlovskaja translation
Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili staris ĉe ambaŭ flankoj de l’ cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre, dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis la caron, portante liajn batalilojn.