Note 25 — ĈAPITRO V.
Maria Ŝidlovskaja translation
Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj—ruse signifas bruli), t. e. kaptas. Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la "brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi), li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon kaj la nekaptita parano devas "bruli".