Note 52 — ĈAPITRO IX.
Maria Ŝidlovskaja translation
Prikazoj ("prikàz"—ruse "ordono") estis organoj de centra administrado kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn de l’ regno, aŭ havis apartajn fakojn de l’ ŝtataj aferoj. Tiel ni konas prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan, presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan, Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l’ prikazo estis: 1—2 juĝistoj, kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj estis elektataj de l’ caro mem. La loĝantoj en la sfero de l’ influo de ĉiu prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj ili rajtis plendi nur al la caro mem.