← Table of contents
Princo Serebrjanij

Note 19 — ĈAPITRO IV.

Maria Ŝidlovskaja translation

Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro, sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"—ruse "loko") estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito. Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings