← Table of contents
Princo Serebrjanij

Note 17 — ĈAPITRO IV.

Maria Ŝidlovskaja translation

«Pugnobatalo»—kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo. La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero. La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je l’ ventro, je l’ vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis, ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis sur la batalkampo.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings