Note 8 — ĈAPITRO II.
Maria Ŝidlovskaja translation
La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj: interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.