Note 2 — Antaŭparolo.
Eugen Wüster translation
Pron. Ŝlemil (––́). Schlemihl, aŭ pli bone Schlemiel, estas hebrea nomo kaj signifas Teofilo aŭ Amata de Dio. En la popola lingvo de l’ judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno. (Chamisso)