← Table of contents
La mirinda historio de Petro Schlemihl

Note 17 — Antaŭparolo.

Eugen Wüster translation

Diversaj, troviĝantaj en la buŝo de ĉiu vartistino, valoraĵoj kaj talismanoj de niaj popolrakontoj. — La kreviga radiko malfermas ĉiun pordon kaj disbatas ĉiun seruron. La nigra pego (Picus martius) ĝin konas. Li konstruas sian neston en kavaj arboj, kaj oni devas ŝtopi la aperturon, post kiam la birdo elflugis. Li alportos la radikon, por malfermi sian neston; oni devas kapti lin, por ĝin havigi al si. — La rakontoj pri la mandragoro estas tre diferencaj. Estas tre malfacile, havigi ĝin al si; ĝi donas specialan kapablon, akiri trezorojn. — Naskemaj moneroj estas kupraj moneroj, kiuj ĉiufoje, kiam oni turnas ilin, demetas ormoneron. — Rabtalero estas talero, kiu ĉiam revenas al sia mastro kunportante la monerojn survoje tuŝitajn. — La telertuko estas tablotuko, kiu kovras sin per ĉiuj manĝaĵoj dezirataj. — La pendigila gnomo estas enbotela diablo faranta, kion oni volas, kaj donanta, kion oni postulas. Oni aĉetas lin por mono, sed oni povas siavice vendi ĝin nur por prezo malpli granda, ol oni mem donis. Lia rajto estas, kiel propraĵon kunpreni la lastan posedanton, kiu jam ne povas liberigi sin de li, ĉar la prezo fariĝis tro malalta. (Chamisso)

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings