Note 29 — BEĴIN-HERBEJO
Alexandra Mexin translation
La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn „spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.